Venontan mardon (18-an de novembro) ni renkontiĝos rete, kaj Thomas Preece prelegos pri La "Unuaj" en Esperanto-Muziko. Ne maltrafu la renkontiĝon! Detaloj: eventaservo.org/e/esperantom... #esperanto #EsperantoMuziko
11.11.2025 15:12 — 👍 2 🔁 2 💬 0 📌 0
YouTube video by EsperantoUSA
Pardono - Filmo por La Usona Bona Film-Festivalo
Spektu ĉi tiun filmeton de mia amiko, se vi bonvolas, kaj alklaku la ŝatbutonon! :))
🎙️Mi estas la voĉaktoro de la knabeto, kiu poste fariĝas plenkreskulo.
youtu.be/ZZtDxUGcmCc?...
10.11.2025 16:08 — 👍 2 🔁 0 💬 0 📌 0
Mi skribis iom pri tio, ŝajne ĝi estas perdita por ĉiam :(
bsky.app/profile/mika...
07.11.2025 10:19 — 👍 2 🔁 0 💬 1 📌 0
Kovrilo de komikso «Don Juan Tenorio» de Claudio Sánchez kaj Ricardo Vitbor. Don Juan havas minacan mienon, li estas ruĝe vestita kaj havas oran orelringon. Li havas rapiron ĉemane. Malantaŭ li estas ploranta novicino, rozoj kaj la turo Giralda, simbolo de Sevilo.
Mi volis traduki ĉi tiun komikson ĉar mi posedas altkvalitan ciferecigon, sed mi ne trovis la sufiĉan tempon :b eble mi rete aperigos ĝin la sekvan Tagon de Ĉiuj Sanktuloj.
01.11.2025 11:05 — 👍 0 🔁 0 💬 0 📌 0
Kovrilo de la esperanta traduko de «Don Juan Tenorio». Ĝi estas tre simpla, la fono estas ruĝa kaj la literoj blankaj kaj nigraj.
Kovrilo de la esperanta traduko de «Don Juan aŭ la ŝtona festeno» de Molière (tradukis Emile Boirac). Ĝi apartenas al «Kolekto Esperanta. Aprobita de Doktoro Zamenhof». La kovrilo estas flaveta, malnovaspekta.
Lluis Mimó (Ludoviko Mimoo) tradukis la teatraĵon de Zorrilla kiel «Don Juan' Tenorio» (1981, eldonejo Gabrielli), tamen PIV esperantigas la nomon de la arketipa persono kiel «Donjuano/Donĵuano».
Emile Boirac tradukis la version de Molière en 1905 («Don Juan aŭ la ŝtona festo»).
01.11.2025 11:05 — 👍 1 🔁 0 💬 1 📌 0
En pli fruaj teatraĵoj, Don Juan estas neŝanĝiĝema kaj fripona sendiulo, kiu fine ricevas punon. Ekz. en la versio de Molière, lin mortigas fulmobato, kiu sendas lin en inferon.
01.11.2025 11:05 — 👍 0 🔁 0 💬 1 📌 0
La teatraĵo temas pri delogisto, kiu fascinas virinojn kaj mortigas aliajn virojn/svatiĝantojn. Tamen, unu novicino nomata Inés ŝanĝos lian koron. La ĉefa «peko» de ĉi tiu teatraĵo (laŭ mia profesoro🤷🏻♂️) estas tio, ke Don Juan saviĝas el infera puno kaj supreniras en la paradizon manenmane kun Inés.
01.11.2025 11:05 — 👍 0 🔁 0 💬 1 📌 0
Malnovstila bildo en kiu viro orkolore vestita (Don Juan) sin klinas apud sidanta novicino (Inés). Apud li, la titolo de la teatraĵo.
La 1-an de novembro (aŭ je sufiĉe proksima dato) en Hispanio oni kutime prezentas la 1844-an dupartan teatraĵon «Don Juan Tenorio» de José Zorrilla, kiu baziĝas sur la delonge ekzistanta arketipo «Don Juan», pri kiu pli frue skribis Molière (1665) aŭ Tirso de Molina (1630).
01.11.2025 11:05 — 👍 6 🔁 3 💬 1 📌 0
La lupĉasado estis kaj sukcesa kaj malsukcesa por la junuloj. Sukcesa, ĉar ili ja vidis lupon; malsukcesa, ĉar ili ne povis mortigi ĝin antaŭ ol ĝi transsaltis la rivereton por iri en la «alian flankon», kiu estis sufiĉe timata de ĉiuj, por ke ili ne plu sekvu la beston. Neniu emocio estas pli enradikiĝinta kaj intensa en la mensoj de la ordinara popolo ol malamo kaj timo kontraŭ ĉio stranga.
27.10.2025 23:11 — 👍 1 🔁 0 💬 0 📌 0
Nu, mia panjo faris multe da pruna marmelado, do jen patkuko el aveno kaj banano, ŝmirita per marmelado (mi kuiris du pliajn patkukojn, sed mi jam manĝis ilin kiam mi decidis fari foton)
26.10.2025 21:09 — 👍 5 🔁 0 💬 1 📌 0
El malnova PIV. Kapvorto: brodaĵo. Difino: broditaj ornamentoj.
El nova PIV (testa versio). Kapvorto: brodaĵo. Difino: broditaj ornamentoj.
Kaj la malnova PIV kaj la testa versio inkluzivas la vorton «ornamento» nur en la difino de unu vorto: «brodaĵo».
«Ornamento» mem ne estas en la vortaro ĉar klare temas pri misskribo de «ornamaĵo» kaŭzita de nacilingva influo. En Tekstaro: nur 1 malnova trafo.
@uloj de PIV, ne preteratentu tion!
21.10.2025 20:25 — 👍 1 🔁 0 💬 0 📌 0
Nova difino de "video"
1 elektronika registraĵo de moviĝantaj bildoj:
Varsovia Vento produktas ankaŭ muzikajn videojn Ko
la ĉefpreleganto [...] prezentis videon OE
multaj redaktejoj petas [...] kontribui al la retejo per sonoj, videoj aŭ ekskluzivaj informoj MD
2 disko, bendo (aŭ simile), sur kiu video estas registrita:
la murojn [...] tegas bretaroj kun libroj kaj videoj ATi
➞ videbendo, videdisko, videoregistrilo.
videa rilata al video:
la elsendflua teknologio estas formo de tuja transdono de sonaj kaj videaj datumoj tra la Interreto Ko
mi ĵus finspektis vian videan serion pri Esperanto Ko
videaĵo io registrita kiel video.
Malnova difino de video: ☇ Elektronika procedo de registrado, transdono aŭ reproduktado de bildoj k eventuale sonoj: videoamplifilo, videobendo, videodisko, videoregistrilo. ➞ magnetoskopo.
videaĵo. Io, farita per video.
«Video».
Nova PIV /// PIV 2020
11.10.2025 12:27 — 👍 5 🔁 0 💬 1 📌 0
Feliĉan tagon de tradukistoj🥳
30.09.2025 15:26 — 👍 4 🔁 1 💬 0 📌 0
Ŭaŭ, dankegon😭💕vi havas belan manskribon!
28.09.2025 14:30 — 👍 0 🔁 0 💬 1 📌 0
Plena rubsako.
Katoj pretas batali
ĉiun vesperon.
25.09.2025 12:42 — 👍 3 🔁 0 💬 0 📌 0
PIV-aj difinoj foje estas trooo striktaj. Kaj tio servas kiel rajtigilo por harfendistoj.
22.09.2025 20:30 — 👍 0 🔁 0 💬 0 📌 0
a yellow smiley face wearing glasses and a pair of white gloves
ALT: a yellow smiley face wearing glasses and a pair of white gloves
*«hibrido» aŭ «miks-sangulo» estas pli proksimaj al la angla vorto «half-blood», tamen «duondio» estas egale taŭga/uzebla en la kunteksto de tiu ĉi libraro (Percy Jackson).
21.09.2025 23:56 — 👍 1 🔁 0 💬 0 📌 0
Sed se vi sentas vin iel spegulata en mia rakontaĵo —se vi sentas en vi iun uraganeton de eksciteco— ĉesu legi tuj. Eble vi estas unu el ni.
Kaj kiam vi ekscios tion, baldaŭ ili ankaŭ ekscios, kaj ili ekserĉos vin. Ne diru, ke mi ne avertis vin.
21.09.2025 23:56 — 👍 2 🔁 0 💬 1 📌 0
La vivo de hibrido estas danĝera, timiga. En la plimulto da okazoj, hibrideco kondukos onin al iu dolora, naŭza morto.
Se vi estas averaĝa infano, kiu legas ĉi tion ĉar vi kredas, ke temas pri fikcio, nu bone. Legu plu. Mi envias vian kapablon kredi, ke nenio el ĉio ĉi vere okazis.
21.09.2025 23:56 — 👍 2 🔁 0 💬 1 📌 0
Nu, mi ja ne volis esti hibrido.*
Se vi eklegis ĉi tion ĉar vi pensas, ke vi povus esti hibrido, jen mia konsilo: tuj fermu la libron. Kredu tiun mensogon pri via naskiĝo, kiun via patrino aŭ via patro diris al vi, kaj provu vivi kiel ordinara ulo.
21.09.2025 23:56 — 👍 2 🔁 1 💬 1 📌 1
Tio igas Tokiponon ĉarmega multfaceta eksperimenta lingvo, sed klare ĝi ne estis elpensita por beletro aŭ por krei tujajn interakordojn (kaj tio estas en ordo). Ĉiu defendas sian propran ideon kaj neniu estas vere cedema, tamen Esperantujo mem ne estas tute senpeka, kompreneble.
02.09.2025 22:25 — 👍 1 🔁 0 💬 0 📌 0
Kaj mi dirus, ke ĝia apero estas multe pli rapida ol en EO. Iu ajn vorto/koncepto povas esti priskribata multmaniere kaj multaj homoj sciigos tion al vi sufiĉe rapide, ili tuj forgesos la originan temon, kaj ĉiu faros propran tradukproponon.
02.09.2025 22:25 — 👍 0 🔁 0 💬 1 📌 0
Rigardinte la subrediton de Tokipono, la Leĝo de Tonjo funkcias ĉe tokiponistoj trioble pli forte ol ĉe esperantistoj, kaj tio JA estas multe.
02.09.2025 14:15 — 👍 5 🔁 1 💬 0 📌 1
Violkoloraj prunoj en branĉo.
Violkoloraj kaj oranĝkoloraj prunoj.
Longa branĉo de prunarbo, kies formo similas ponton aŭ ĉielarkon.
Hodiaŭ mi vizitis la fruktĝardenon de mia familio.
01.09.2025 03:03 — 👍 4 🔁 1 💬 2 📌 1
Kovrilo de «Carland Cross #4. Mistero en Lago Ness. Unua parto: La malbenita ekspedicio». La ĉefrolulo Carland Cross estas en unua plano, tenante lanternon. Malantaŭ li estas kaverno, kie staras lia helpisto Andrew White.
📚Ĉi-vendrede publikiĝos «Carland Cross #4: Mistero en Lago Ness. 1-a parto» en nia retejo.
20.08.2025 18:37 — 👍 3 🔁 2 💬 1 📌 0
En la trafoj de Tekstaro, «sociiĝo» estas uzata kiel «iĝi socio» (aŭ eĉ «iĝi socia»), dum «ensociiĝi» (enmeti sin en jam ekzistantan socion) esprimas vian celatan ideon multe pli klare.
16.08.2025 21:46 — 👍 1 🔁 0 💬 0 📌 0
Tekstaro de Esperanto
Ĉu vi aŭdis pri tekstaro.com? Ĝi estas traserĉebla tekst-arkivo, kiu entenas kaj malnovajn kaj novajn dokumentojn.
Tekstaro donis 8 trafojn por «ensociiĝ/» kaj 10 trafojn por «sociiĝ/». Tamen mi elektus «ensociiĝo».
16.08.2025 21:46 — 👍 1 🔁 0 💬 1 📌 0
Se vi aludas la koncepton «mi decidis eliri el mia dormoĉambro kaj interagi kun aliaj homoj, aĉeti panon en bakejo, iri al festoj kaj paroli kun la ĉeestantoj ktp», mia vortaro havas la vorton «ensociiĝo».
16.08.2025 17:03 — 👍 1 🔁 0 💬 1 📌 0
Al Overview
Willem Dafoe is not in Rogue One: A Star Wars Story, but he has appeared in other Star Wars films, including The Last Temptation of Christ
(1988).
I honestly can’t believe there are still any AI skeptics out there. This tech is obviously revolutionary
08.08.2025 00:51 — 👍 7600 🔁 1998 💬 123 📌 177
Negracinde.
27.07.2025 00:11 — 👍 1 🔁 0 💬 1 📌 0
30-something from #Bristol, UK. Interested in boardgames, genealogy, Esperanto, music (ukulele, ocarina), retro tech (vinyl, cassettes, gramophones). Go and Colemak user. Gameshow and Blue Jays baseball fan. #ActuallyAutistic
Miaj interesoj estas kogna psikologio, linukso, ĉirkaŭa muziko, poezio, atenta meditado, batalsportoj, natura kurado. Bonvolu korekti min.
Konto nur en […]
🌉 bridged from ⁂ https://esperanto.masto.host/@TurfalkoHakisto, follow @ap.brid.gy to interact
Mi estas usona patenta advokato, pacisto, kaj esperantisto. Ankaŭ eksa programisto kaj iama helpa esploristo en la laboratorio de atmosfera ĥemio de Profesoro Martin Wahlen en la Instituto Scripps de Oceanografio.
Vidindaĵoj kaj pretervidindaĵoj de-temp-al-tempaj.
tenpo la, mi pali e ijo lili pi toki pona kin.
A wallaby with pronouns
#RickSteves2028
[bridged from https://esperanto.masto.host/@anamuk on the fediverse by https://fed.brid.gy/ ]
💻 software dev 🦀 rust ¶ Digital typesetting 合 Aikidō 🇯🇵 DE/EN/EO/JP Don Knuth fanboy
On this account, I post stuff related to my private life. #CS […]
🌉 bridged from ⁂ https://mathstodon.xyz/@meisterluk, follow @ap.brid.gy to interact
Ĉi tio estas mia Esperantoparolanta konto
Semajne mi afiŝos defion por ekzercado en Esperanto. Citu la defion por ricevi korektojn.
ĉi tiu konto estas projekto de @modestutopian.bsky.social
Le bonheur, c'est posséder ces choses immatérielles (l'amour, l'amitié, la spiritualité…)
Franco-russe vivant à Lille !
Mi afiŝas pri vivo, sonĝoj, libroj, bitludoj, interretaĵoj, animeoj, mangaoj, Esperanto, kreado de retejoj kaj ĉio ajn.
La estonteco ne ekzistas, do ĝi ne […]
🌉 bridged from https://gts.skobk.in/@tennoseremel on the fediverse by https://fed.brid.gy/
Por la paz, el feminismo y la justicia social.
mi jan pi toki pona. sona toki li pona tawa mi.
Kuba esperantisto el Kamagvejo. Kristano. Mi ŝatas librojn kaj kafon. Verkema fojfoje. Parolas: ES (denaske), EN, EO, tok (sufiĉe bone), kaj lernas FR. Tokipona nomo: jan Apeto. Mi estas juna viro.
«Nenio estas pli bela ol esti juna kaj paroli Esperanton»