Mi havis belorusan mentoron kaj ni priparolis nur teknikaĵojn. Nur ĝis la fino de mia staĝo ni ekparolis pri niaj vivoj. Ĉiuj miaj studentoj estas latinamerikanoj. Mi eĉ organizis neoficialan kunvenon kun ili nur por konatiĝi kaj klaĉumi, ĉar ni latinamerikanoj tiel amikiĝas.
               
            
            
                12.09.2025 17:50 — 👍 0    🔁 0    💬 0    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Mi ĵus ekzamenis studenton pri BDD kaj Cucumber. Mi nervoziĝis, sed mi eĉ donis al ŝi scion kaj konsilojn. Tago 19-a: miaj studentoj ankoraŭ ne rimarkas, ke mi tute ne scias, kion mi faras 😂
               
            
            
                12.09.2025 17:41 — 👍 2    🔁 0    💬 1    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Kompreneble 😁
               
            
            
                12.09.2025 03:08 — 👍 0    🔁 0    💬 0    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Mia koramiko havas multegajn amikojn, do mi finfine vivas la kutime plenkreskulajn spertojn. Ekzemple, ni estas invititaj al geedziĝo. Mi neniam estis invitita al geedziĝo de amikoj, nur de familianoj. Mi havas 3 monatojn por akiri adekvatan robon 😅
               
            
            
                11.09.2025 13:11 — 👍 4    🔁 1    💬 1    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Mi nun havas 8 studentojn:
1 venezuelano, 2 meksikanoj kaj 5 argentinanoj. 
1 virino, 7 viroj.
7 lernas JavaScript+WebdriverIO, 1 lernas Python+Playwright.
Ĉi tiu sperto multe malfacilas por mi pro mia manko de organizaj kaj sociaj kapabloj. Mi tamen multege ĝuas ĝin 🥲
               
            
            
                11.09.2025 01:41 — 👍 1    🔁 0    💬 0    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Mi neniam vere deziris havi gefilo(j)n, sed nun mi multe pripensas tiun eblon, ĉar mi tre amas mian koramikon. Freneze. Ni preĝu por nova denaskulo estontece (sed ne tro baldaŭ) 😂
               
            
            
                11.09.2025 01:19 — 👍 1    🔁 0    💬 0    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Hodiaŭ mi konatiĝis kun pli da miaj studentoj. Ni vidis unu la alian per kamerao. Mi estis la nura virino. Unu el ili demandis al mia estro: "Kiu estos nia mentoro?" Mi pensis: "Ĉu nekredeblas, ke virino instruos al vi? Mi ja aspektas dolĉa, sed neniu suferigos vin kiel mi." 😈
               
            
            
                27.08.2025 19:31 — 👍 4    🔁 0    💬 0    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Mi antaŭ seksumado: Mi malŝaltos la komputilon, ĉar tiu brueto ĝenas min.
Mia koramiko: Kiu brueto? Mi aŭdas nenion.
Kaj mi ankoraŭ ne volas akcepti, ke mi aŭtismas 😂
               
            
            
                27.08.2025 19:22 — 👍 2    🔁 0    💬 0    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Hodiaŭ mi ekhavis mian unuan studenton. Li lernos JavaScript kaj WebdriverIO. Mi antaŭĝojas esti severa trejnisto, sed mi precipe ĝojas ne plu partopreni stultajn Scrum-kunvenojn 😁
               
            
            
                25.08.2025 16:52 — 👍 2    🔁 0    💬 0    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Mia koramiko diris al siaj amikoj, ke mi estas aŭtismulo. Unue mi sentis min strange, eĉ iom kolere, ĉar mi ne permesis tion, sed nun mi liberas por ne plu ŝajnigi. Estas bele. Krome la amikoj konsentis, ke mia aŭtismo estas tiel evidenta, ke ĝi neniam vere estis sekreto 😂
               
            
            
                24.08.2025 14:40 — 👍 4    🔁 0    💬 1    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Kiom mia koramiko kaj mi fidas unu la alian? Nu, mi rakontis al li, ke dum miaj danclecionoj mi neintence tuŝis ies penison kaj poste tiu ulo sendis al mi mesaĝon. Nun ni multe ridas kune kaj li mokeme avertas min: "bonvole tuŝu nenies penison".
               
            
            
                23.08.2025 17:57 — 👍 2    🔁 0    💬 0    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Mia koramiko ŝatas nigrajn virinojn, sed mi ne zorgas ĉar li diras, ke mi havas korpon de nigrulino. Li diras, ke mi estas lia "blanka nigrulino" 😂 (Mi ne taksas min blanka, sed mi ja estas laŭ la meksika vidpunkto.)
               
            
            
                23.08.2025 17:07 — 👍 0    🔁 0    💬 0    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Amikino de mia koramiko demandis al li: "Hej, ĉu via koramikino havas Asperger-sindromon?" Kaj mi kredis, ke mi bone kaŝas ĝin 😂
               
            
            
                23.08.2025 16:58 — 👍 5    🔁 0    💬 1    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Estas malfacile klarigi mian laboron al uloj ekstere de la fako. Taksiisto demandis pri kio mi laboras kaj mi respondis: "mi estas ia programisto" (fakte mi estas aŭtomatigisto de testoj). Li diris: "ho, vi estas hacker, ĉu?" Mi ekŝatis. De nun mi diros, ke mi estas "hacker".
               
            
            
                22.08.2025 18:54 — 👍 4    🔁 0    💬 1    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            MDR jes, sed mi ne manĝis dum 10 jaroj!
               
            
            
                22.08.2025 18:45 — 👍 2    🔁 0    💬 0    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Se vi ŝatas aŭtomatajn testojn kaj parolas la hispanan, jen mia blogo 😊 spenalozacortes.github.io/posts/2025-0...
               
            
            
                22.08.2025 15:24 — 👍 2    🔁 0    💬 0    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Mia koramiko ŝatas mian voĉon kaj petis, ke mi parolu dum amorado. Mi demandis "kion vi volas aŭdi?" kaj li respondis "ion ajn", do mi elparolis F = ma, E = mc^2 kaj V = RI. Mi provis rememori la leĝon pri universala gravito kaj la kulomban leĝon, sed malsukcesis 😔
               
            
            
                08.08.2025 19:25 — 👍 3    🔁 0    💬 0    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Dum almenaŭ la sekvaj 2 monatoj mi trejnos la novajn staĝantojn en mia laborejo. Mi timas, sed mi ekscitiĝas. Mi ja volis iĝi ia instruisto iam en mia vivo kaj scivolis, kia instruisto mi estos. Mi kredas, ke mi estos severega trejnisto, sed ankaŭ mojosega 😈
               
            
            
                08.08.2025 19:06 — 👍 1    🔁 0    💬 0    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Mi facile pasigis 10 jarojn sen seksumado, sed nun mi seksumas preskaŭ ĉiutage kaj eĉ plurajn fojojn tage. Tio konfirmas mian teorion, ke mi havas nur 2 eblajn agordojn: aŭ monaĥino aŭ nimfomaniulo.
               
            
            
                31.07.2025 13:29 — 👍 6    🔁 0    💬 1    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Mia panjo kaj mi ridas, ĉar mi kreis ĥaoson amante eksterlandanojn, sed mi finfine koramikiĝis kun ulo el mia naskiĝurbo 😂
               
            
            
                31.07.2025 13:08 — 👍 2    🔁 0    💬 0    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Mi serĉas mian ekskoramikon nur por kaŝe ŝteli liajn ludlistojn, ĉar malgraŭ ĉio, li havas perfektan muzikguston.
               
            
            
                29.07.2025 20:44 — 👍 1    🔁 0    💬 0    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Mi multfoje dubas, ĉu mi fakte estas neŭrodiverĝa, sed tiam mi rememoras, ke mi pasigis duonhoron observante la mariskarabojn en mia ĝardeno kvazaŭ mi neniam antaŭe vidis tiajn insektojn, babilante al ili kaj pensante "kiom belaj!". Mi preskaŭ ploris.
               
            
            
                29.07.2025 18:04 — 👍 0    🔁 0    💬 0    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Antaŭ 1 jaro mi havis nek laboron, nek amikojn (realvive), nek koramikon. Mi estis deprimita kaj kredis, ke mi estos sola mian tutan vivon. Nun mi havas ĉion kaj estas malfacile kredi tion. Mi volas diri, ke se vi nun travivas malfacilan tempon, ĉio eblas kaj ĉiam estas espero 💚
               
            
            
                29.07.2025 16:15 — 👍 2    🔁 0    💬 0    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Espereble mi baldaŭ reakiros mian ruzan pensmanieron sen fuŝi mian amrilaton 😂
               
            
            
                28.07.2025 12:55 — 👍 1    🔁 0    💬 0    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Oni pensus kontraŭe, sed ju pli mi feliĉas, des pli mi aŭskultas metalrokon kaj des pli ĝi estas malhela, forta, demona, timiga, freneza, skandala.
               
            
            
                27.07.2025 19:47 — 👍 1    🔁 0    💬 0    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Mi lastatempe feliĉas kaj ne plu povas elpensi miajn klasikajn ruzajn skribaĵojn. Mi eble estas kiel tiaj muzikistoj, kiuj ekhavas romantikajn rilatojn, ĉesas esti malfeliĉegaj kaj ne plu povas verki bonan muzikon.
               
            
            
                27.07.2025 19:29 — 👍 3    🔁 0    💬 1    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Feliĉan Tagon de Esperanto, karaj! 💚
               
            
            
                26.07.2025 22:51 — 👍 3    🔁 0    💬 0    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Jes ja, mi sentas ambaŭ 😅
               
            
            
                15.07.2025 18:12 — 👍 0    🔁 0    💬 0    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Mia vizaĝo kiam mi ĝuste direktis kanton je la unua provo ludante la videoludon The Legend of Zelda: The Wind Waker kaj mia koramiko ekkriis "vi estas perfekta!" kaj rigardis min per amemaj okuloj: 😳
               
            
            
                15.07.2025 15:38 — 👍 2    🔁 0    💬 0    📌 0                      
            
         
            
        
            
            
            
            
            
    
    
    
    
            Mia koramiko estas tiom bela, ke multaj virinoj kaj eĉ samseksemaj viroj koketas al li. Mi ne certas, ĉu tio maltrankviligas min aŭ plibonigas mian memestimon (ĉar li elektis min).
               
            
            
                15.07.2025 15:22 — 👍 2    🔁 0    💬 1    📌 0                      
            
         
    
         
        
            
        
                            
                    
                    
                                            The App for Connecting Open Social Web
Mastodon, Bluesky, Nostr, Threads in ONE app, in ONE feed ✨
https://openvibe.social
                                     
                            
                    
                    
                                    
                            
                    
                    
                                    
                            
                    
                    
                                    
                            
                    
                    
                                            Argentinano loĝanta nuntempe en Germanujo.
Mi subtenas homajn rajtojn, kio inkluzivas rajtojn de ĉiuj minoritatoj.
es  |  de  |  en  |  eo
🌞  🌎  🌈  🐧  🧉  ☕  🍺  🎵  💚
https://linktr.ee/vilhelmo
                                     
                            
                    
                    
                                            Esperantisto/Budhano☸️. Mi interesiĝas pri historio, filozofio, religio, naturo kaj lingvoj. Mi
afiŝas plejparte en: #Esperanto kelkafoje en lingvoj kiujn mi ŝatas momente.
Bonvolu korektu min.
                                     
                            
                    
                    
                                            Saluton! Mi kreas aferojn en #Esperanto kaj #Globasa. Mi volas popularigi la uzadon de helplingvoj ĉar ili helpas homojn esprimi sin. https://www.youtube.com/@VanegeEsperanto
                                     
                            
                    
                    
                                            20 | they/them
game dev student
polyglot
                                     
                            
                    
                    
                                            Aŭstraliana stultulo
Korektu min! Dk
I got big ideas
                                     
                            
                    
                    
                                            Esperanto.
Mi parolas la ĉinan lingvon kaj Esperanton.
I speak Chinese & Esperanto.
我说汉语和世界语。
                                     
                            
                    
                    
                                            #AI 🤖
#Ekologio 🌱 
#Esperanto 🌍 
#Espermenso - Mensa + UEA
#Ğ1 - Libera mono
#HomajRajtoj ⚖️ 
#Mensa 🧠 
#Pacismo 
#Servas 🏡 
#SunElektra #Kuŝtriciklo ⚡🌞 🚲 
#TokiPona 🗣️👍
#UEA 🌐 
#Violono 🎻
📍FR- Bretonujo
https://violonodelamondo.wordpress.com/
                                     
                            
                    
                    
                                            EN • EO • PL
Esperanto youtuber • esperanta jutubisto • esperancki youtuber
https://youtube.com/@amadeosendiulo2137?si=UjhzfYjODzIU1lDT
he/him • li • on/jego
https://pronouns.page/@Amadeo
Cis ally
🏳️⚧️ STOP TRANS GENOCIDE! 🏳️⚧️
                                     
                            
                    
                    
                                            Mi estas verkisto kaj mi skribas sciencfikcian libron en #Esperanto.
Legu miajn rakontojn ĉi tie 👉 https://veitia.net/eo/rakontoj
                                     
                            
                    
                    
                                            Saluton! Zdrav! Salve!
=> ChucK, :sonic_pi
Ada, SML, Prolog, Scheme
microtonal, xenharmonic, experimental
Eu quero uma grande narrativa para mim.
#LOVG
                                     
                            
                    
                    
                                            Orgulloso miembro del PCE(marxista-leninista), antirrevisionista, antiimperialista, anticapitalista y de Móstoles. Un comunista sin partido es un tertuliano.
Kelkfoje mi ankaŭ skribas esperante.
                                     
                            
                            
                    
                    
                                            28, usona esperantisto, viro
                                     
                            
                    
                    
                                            Veo películas, juego rol y no mucho más [es]
Mi spektas filmojn, ludas rolludojn kaj ne multe pli [eo]